français | English

Oftaj Demandoj

Mallongaj respondoj al oftaj demandoj

Kion mi bezonas scii por tradukigi dokumenton/retejon?

Vi nenion bezonas scii - kiam vi kontaktos min por havi prezkonjekton mi klarigos al vi la procedon. But if you commission translations frequently, you may find that this excellent guide gives you some useful background information: Translation Getting it Right

Kiom kostos?
Nu, mi taksas ĉiun projekton individue kaj ofertos al vi taŭgan prezon por bonkvalita fidinda traduko. Tre proksimume vi povus supozi ke le kosto estos po £0.08 por vorto, sed mi detalos ĉiujn kostojn kaj informojn en mia prezkonjecto.
Kiom da tempo necesos por la traduko_
Tio dependos je la longeco ka temo de la projekto; la formato en kiu vi sendos la originalon; la formato en kiu vi bezonas la tradukon; mia aktuala taskaro, ktp. Ni detale pridiskutos la tempodaŭron kaj viajn bezonojn por havi klaran interkomprenon.
Kial vi tradukas el la franca en la anglan sed ne el la angla en la francan
Kiel plejmultaj profesiaj tradukistoj, mi kredas ke mi plej bone tradukas en mian denaskajn lingvojn. Do mi tradukas el la franca en la anglan kaj en Esperanton, el Esperanto en la Anglan kaj el la angla en Esperanton. Tamen, se vi bezonas tradukadon en aliajn lingvojn, mi kun plezuro rekomendos unu el miaj fidindaj profesiaj gekolegoj.
Multaj Esperanto-parolantoj tradukas senpage, kial mi pagu vin?
Esperanto ja havas longan tradicion de tradukado. Zamenhof mem plibonigadis la lingvon tradukante mondan literaturon. Sed scipovi lingvon kaj scipovi bone traduki ne ĉiam estas la sama afero. Profesia tradukisto havas ne nur lingvajn kapablecojn sed longa trejnado pri la tradukada procedo kaj pri komercaj konsideroj. Se vi intencas uzi viajn tradukitan retejon aŭ dokumentojn por komercaj celoj, mi konsilas vin trovi tradukiston kiu ne nur scipovas ambaŭ lingvojn sed trejniĝis pri tradukado mem. Kaj pri la kosto? Nu, vi volus pagi profesiulon taŭge por profesia laboro ĉu ne?
tegmentoj de La Rochelle en Francio

 

Rivero Sejno, Parizo