français | english

Pri Mi

Heather Eason

En miaj pensoj mi estas sidante en kafejeto apude al la Bulvardo Montparnasse en Parizo. Elegante trinkante espresan kafeton mi senpene formas dignajn francajn frazojn en perfektajn anglajn ekvivalentojn.

La vero iom malsimilas; pluvegas ekster mia fenestro en Suda Kimrio kaj la zorga lingva kreado ne tiom senpenas...

Denaska parolanto de Esperanto, min obsedis lingvaĵo ekde mia infaneco. Mi deziris lerni la francan pro scivolemo pri la teĉjeto en libro kiun korespondantino sendis al mia patrino. Pli aĝe la scivolemo ne forlasis min kaj lingvoj ja iĝis mia fako.

Post pluraj jaroj, bakalaŭra diplomo en la franca lingvo kaj magistra diplomo pri tradukado, mi ankoraŭ scivolemegas pri ĉia lingvajo. Kaj tio estas bona por vi ĉar mia obsedemeco aldonas ĝisdatajn lingvajn kaj kulturajn scipovojn al via entrepreno.

Se vi interesiĝas pri kio mi faras ĝisdatigi miajn lingvajn kaj komercajn kabablecojn, iru al mia Profila Paĝo . Por pli pri mia vivo, legu mian blogon.


(Ho, kaj vi pravas. La foto ĉi-supre ne estas la Bulvardo Montparnasse en Parizo, sed bambuarbaro en Araŝijama, Kioto, Japanio.)