Eriketo
tradukado| subtekstigado| kontrollegado
Saluton, mi nomiĝas Heather (Eriketo)
Mi provizas tradukojn:
el Esperanto en la anglan
el la angla en Esperanton
el la franca en Esperanton kaj la anglan.
Mi tradukas ĉiujn ĝeneralajn tekstojn, sed aparte specialiĝas pri komercaj dokumentoj kaj pri turismo/vojaĝado. Mi ankaŭ tradukas tekstojn rilate al demenco.
Mi laboras kun diversaj klientoj: grandaj privataj kompanioj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, publikaj instancoj, organizaĵoj en la tria (bonfara kaj voluntula) sektoro. Mi ankaŭ ĝuas labori kun individuaj klientoj: verkistoj, kreantoj por sociaj komunikoloj, soloprenistoj, kaj aliaj.
Kion mi faras:
-
tradukado
Mi transformos vian tekston en klaran anglan/esperantlingvan version por bone komuniki kun viaj klientoj, kunlaborantoj, kaj ĉiuj koncernatoj.
-
subtekstigado
Mi kreos subtekstojn por filmoj pri via entrepreno, turisma varbado, dokumentaj filmoj, filmetoj por sociaj komunikiloj kaj tiel plu.
-
kontrollegado
Mi kontrollegos, ĝustigos kaj ekzaktigos viajn dokumentojn, artikolojn, manuskriptojn en Esperanto kaj en la angla.
-
alirebla verkado
Mi helpos vin verki alireblajn komercajn, merkatikajn kaj aliajn dokumentojn taŭgaj por ĉiuj kiuj vivas kun neŭrokognaj malfacilaĵoj.
Legu!
Ĉe mia blogo eblas legi pli pri mi kaj pri miaj ŝatokupoj kiam mi ne estas laborante. Mi inkluzivas utilajn artikolojn, konsiletojn, kaj ĝeneralajn pensojn pri kio mi legis, aŭdis kaj faras. Mi plejparte blogas en la angla kaj franca lingvoj. Ankoraŭ eblas legi artikolojn ĉe mia malnova Esperantlingva blogo, kvankam mi ne plu ĝisdatigas ĝin (pro simpla manko de tempo). Mi ankaŭ troviĝas ĉe Mastodon.
Dum mia libertempo, plaĉegas al mi vagadi en la ĉirkaŭa kamparo ĉi tie en Suda Kimrio kaj alie kiam eblas. Foje mi ankaŭ verkas pri tio ĉi tie.
Kontaktu min.
Se vi havas demandon, ŝatus scii pli pri miaj servoj, aŭ pretas diskuti projecton, plaĉus al mi paroli kun vi! Sendu mesaĝon per la formularo ĉi tie aŭ per miaj sociaj komunikilaj kontoj.